La Itala Kongreso
De post la UK en Florenco Itala Esperanto-Federacio decidis modernigi sian nacian kongreson.
Post unua sperto en Pisa (2007) ĝi konfirmis kiel gvidanto de tiu renoviga projekto la tiean organizanton Bruĉjo Kasini, esperantisto monde konata ĉefe pro sia eldonejo Edistudio.
La novan aspekton de la Itala
Kongreso karakterizas la “Seminarioj”, studunuoj pri specifa aspekto de
Esperanto, kiuj daŭras ĉ. 20 studhorojn tra tri-kvar plenaj tagoj. Ĉiujare estas organizataj almenaŭ tri
diversaj seminarioj, pri malsamaj specifaj temoj, kaj la gvidado de ĉiu
seminario estas atribuata al specifa gravulo de tiu kultura aspekto de
Esperanto. La “Seminarioj” de la Itala Kongreso okazas ekskluzive en la Internacia
lingvo, kaj ili celas tutmondan partoprenantaron. En la antaŭaj du jaroj ilin gvidis:
François Bartsch, Roman Dobrzyński, Paul Gubbins, Claudio Imbrenda, Ĵak Le Puil,
Stano Marĉek, Mauro Nervi.
La enkonduka Festparolado de la Kongresoj estis sinsekve farata de Baldur
Ragnarsson, Sean O’Riain, Roman Dobrzyński.
Apud la “Seminarioj” okazas intensivaj kursoj de Esperanto je la du bazaj niveloj (por absolutaj komencantoj, kaj por progresantoj) ankaŭ atribuataj al gravaj Esperanto-pedagogoj, kiaj Katalin Kovats, Kristin Tytgat, Anna Lowenstein, Luigia Oberrauch Madella.
Krome enestas la programon organizaj kunvenoj kaj distraj aranĝoj de aparta intereso. Pri la publika koncerto de Ĝanfranko Molle apud Pisa en 2007 parolis almenaŭ 30 diversaj nacilingvaj agentejoj kaj gazetoj paperaj aŭ retaj. Prezentiĝis tra la jaroj ankaŭ Piero Nissim, Marĉela, Mario Migliucci, Whisky & Gessato.
Kaj oni ne forgesas la turisman parton: veni al la plej belaj urboj de Italujo kaj ne viziti ilin kaj iliajn ĉirkaŭaĵojn estus certe krimo: Pisa, Lucca, Volterra, Roselle, Grosseto, la insuloj Giglio kaj Giannutri, la urbo Kasino, ĝia Monaĥejo en Monte Cassino, la malnova urbo Casertan kaj ĝia Reĝdomo estis vizititaj dum la pasintaj jaroj.
En tiu ĉi jaro estas planata tuta vico da interesaj ekskursoj...
Venu al la Itala Kongreso kaj ĝi kare restos en via koro kaj en viaj okuloj dum longaj jaroj...
La kongresa temo
Kiel kongresa temo por 2010 estas elektita
La
jubileo de IEF
June Sune Kune
![]() |
Vai alla pagina iniziale |
![]() |