Dt1 - Natura rezervo de rivero Stelo
Lundo 2010.08.23a, 8h30-13h00
€ 16,00
Per la motorŝipo "Saturno" ni
vizitos la lagunon de Marano, kun sia Natura Regiona Rezervo "Elfluejo de Rivero Stelo".
Ĝi jam fariĝis unu el la
naturaj vidindaĵoj plej aprezataj kaj taksataj nen nur de Italujo sed de tuta Eŭropo, kiu altiras ĉiujare milojn da vizitantojn.
Dum la ekskurso, Adriano kaj lia ŝipanaro provizos al vi veran praktikan lecionon pri eĥologio. Estos sekve neforgesebla sperto
kaj por la junaj kaj por la malpli junaj vizitantoj, por la naturamantoj kiel por kiu deziras pasi tagon en agrabla kunesto,
kreante al si novajn amikecojn kaj fortikigante la jamajn, ankaŭ
profitante la etoson kiun kreos Adriano per sia gajo kaj per sia gitaro.
ATENTIGO: Ĉiu ekskurso okazos nur se estos atingita minimuma
mendonombro de 25 personoj.
Tial, mendante ekskurson ne forgesu komuniki ret-adreson aŭ telefonnumeron ĉe
kiu vi deziras ricevi la bezonatajn informojn.