Loĝado
Ĉi-jare la tuta kongreso estos gastigata de unu sola strukturo, kie ni kunvenos kaj kie ni ĉiuj loĝos.
![]() |
La
kongresa loĝejo La ĉijara kongresejo estas granda feri-vilaĝo rekte ĉe la marbordo, kapabla je preskaŭ trimil gastoj, kie ni komplete disponos pri unu el la pluraj domoj, kun ĉambroj de 1- ĝis 5-litaj. Mendojn ni daŭre akceptas, sed ni povas garantii la plenumon nur de tiuj, kiuj alvenos ĝis la 16a de junio 2010. Pro la malgranda kvanto da unu- kaj dulitaj ĉambroj, ni povos kontentigi nur la mendojn, kiuj plej frue alvenos. Post la elĉerpiĝo de la eblecoj la aliaj gastoj devos dividi sian ĉambron kun alia kongresano, aŭ pagi por la malplenaj litoj de sia ĉambro. |
La mendojn por loĝado vi faru al la LKK, prefere rete:
esperanto@edistudio.it
Baldaŭ, hotelajn mendojn vi povas fari jam ĉe via aliĝo, plenigante la respondojn en la
reta aliĝilo.
La mendo estos valida de la momento de ricevo de antaŭpago de 100
eŭroj.
***
ATENTU: Ĉiuj unu- kaj du-litaj ĉambroj kiujn ni disponis
en la kongreseja vilaĝo
estas menditaj.
Ni tamen traktis kun pluraj apudaj
hoteloj kaj hoteletoj por trovi pliajn ĉambrojn de
tiuj kategorioj.
Vi trovas ĉi sube la liston de tiuj hoteloj.
Por ricevi ĉambron bv. tuj mendi ĝin
kaj interkonsenti kun
laura.brazzabeni
alice.it
. Dankon.
Ĉiuj ĉambroj estas kun banejo. La prezo de tago estas por loĝado kaj
tri manĝoj (matenmanĝo, tagmanĝo, vespermanĝo).
Ne eblas aĉeti nekompletajn tagojn.
Aldonan manĝon eblas aĉeti ĉe la LKK kontraŭ 15,00 eŭroj.
Por
kvin- aŭ pli-lita ĉambro, alveno
sabato 21a, foriro sabato 28a de aŭgusto €
260,00 popersone
por malpli longa restado, -34 € por ĉiu nokto malpli.
Por tri- aŭ kvar-lita ĉambro, alveno sabato 21a, foriro sabato 28a de
aŭgusto €
290,00 popersone
por malpli longa restado, -38 € por ĉiu nokto malpli.
Por dulita
ĉambro, alveno sabato 21a, foriro sabato 28a de aŭgusto €
400,00 popersone
Momente nedisponebla (vidu supre ***)
por malpli longa restado, -55 € por ĉiu nokto malpli.
Por unulita ĉambro, alveno
sabato 21a, foriro sabato 28a de aŭgusto €
480,00 popersone
Momente nedisponebla (vidu
supre ***)
por malpli longa restado, -66 € por ĉiu nokto malpli.
ALIAJ HOTELOJ
Hotelo Eden. Por dulita
ĉambro, alveno sabato 21a, foriro sabato 28a de aŭgusto €
400,00 popersone
por malpli longa restado, -50 € por ĉiu nokto malpli.
Hotelo Imperia. Por dulita
ĉambro, alveno sabato 21a, foriro sabato 28a de aŭgusto €
400,00 popersone
por malpli longa restado, -50 € por ĉiu nokto malpli.
Hotelo Martini. Por dulita
ĉambro, alveno sabato 21a, foriro sabato 28a de aŭgusto €
480,00 popersone
por malpli longa restado, -60 € por ĉiu nokto malpli.
Hotelo Soraya. Por dulita
ĉambro, alveno sabato 21a, foriro sabato 28a de aŭgusto €
480,00 popersone
por malpli longa restado, -60 € por ĉiu nokto malpli.
Hotelo Palace. Por dulita
ĉambro, alveno sabato 21a, foriro sabato 28a de aŭgusto €
520,00 popersone
por malpli longa restado, -65 € por ĉiu nokto malpli.
Hotelo Palace.
Por unulita ĉambro, alveno
sabato 21a, foriro sabato 28a de aŭgusto €
630,00 popersone
por malpli longa restado, -75 € por ĉiu nokto malpli.
Se tamen vi ne emas kalkuli ne timu, la mendoprogramo kalkulos por vi la ĝustan prezon!
Infanoj ricevas jenajn rabatojn por la loĝado:
Infanoj 0-3 jaraj: senpage
Infanoj 3-6 jaraj: 40% rabato
Infanoj 6-10 jaraj: 20% rabato.
|
Faciligo por la partopreno de junuloj al la Kongreso Por helpi la
partoprenon de junuloj al la Kongreso en Linjano Orsabla, la IEJ-anoj (
- Rabato 40% por la aliĝintoj malpli ol 20-jaraj (naskiĝintaj de
1990.08.22). La sumo por tiu ĉi subvencio estas limigita, do se la aliĝantaj junuloj estos
multnombraj, estos financataj nur la pli fruaj aliĝintoj. |
|
Studi Esperanton avantaĝas ! Se vi frekventis kurson de Esperanto, vi povas senpage partopreni al rapida
perfektiga kurso de 4 tagoj.
Tiu kurso okazos ĉi-someron de la 23a ĝis la 27a de aŭgusto dum la Itala Kongreso
de Esperanto. La loĝado okazos en la "Sporta Adriatika Vilaĝo" en Linjano Orsabla,
en provinco de Udine, la sama kie okazos la Kongreso. |
Grupoj: por grupoj de ne malpli ol dudek personoj, restantaj dum almenaŭ
ses noktoj, eblas ricevi eĉ pli malaltajn prezojn.
Tiucele bonvolu kontakti la LKK kiel eble plej baldaŭ, prefere jam dum la jaro
2009a.
![]() |
Vai alla pagina iniziale |
![]() |