Esperanto-Turismo 

77 Itala Esperanto Kongreso kaj Turisma Esperanto

La 77 Italan Esperanto – Kongreso en Lignano-Sabbiadoro– Italujo partoprenis busgrupo de Internacia Klubo Esperantotur en Bydgoszcz. Kvankam Esperantotur devis mallongigi restadon dum 77 IEK tamen la busgrupo sukcesis ankaŭ viziti nordorientan parton de Italujo: i.a. Venecio, Padovo, Triesto, Goricio, Redipuglia, Palmanova, Aguillea, Belvedere, Grado, Bibione kaj Lignano Riviera. Entute la busgrupo vizitis 8 landojn de Eŭropo. Vojaĝante al Italujo ni vizitis Slovakujon kaj Hungarujon, kie en Budapeŝto perfekte gvidis nin Francisko Urban, poste Kroatujon kun belega ĉiĉeronado de Prof. Judita Rey Hudeček kaj Slovenujon. Revene el Italujo ni traveturis Austrujon vizitante Vienon kaj Ĉehujon. Nun ni konsideras akcepti inviton por la 78 IEK en Torino en 2011 por niaj turistoj. La 18-an kaj 19-an de septembro en Bydgoszcz membroj de Internacia Klubo ESPERANTOTUR kompletigos kaj finprilaboros la Turisman Esperanto – Kalendaron por 2011 surbaze de ricevitaj kaj ricevotaj Esperanto–ofertoj de organizantoj de internaciaj Esperanto-aranĝoj, kiuj interesiĝas akcepti Esperanto-grupojn. La Esperanto-ofertoj devas prezenti ne nur nomon, lokon kaj datojn de la internacia Esperanto-aranĝo, sed ankaŭ bazajn grupajn prezojn por partopreno en la programo de la Esperanto-aranĝo kaj la plej favorprezajn loĝkondiĉojn. Tro multekostaj turismaj Esperanto-ofertoj nin ne interesas, ĉar ne eblos kompletigi grupojn – ĉefe busgrupojn en Eŭropo. Esperanto–turismaj ofertoj por individuoj nin interesas nur tiam, kiam organizantoj donas 15% rabaton por niaj membroj. La turismaj Esperanto–ofertoj sen la prezoj servos por ni nur kiel informo, sed ne eblos sen prezoj anonci vojaĝojn por Viaj Esperanto–arangxoj. Atendante Viajn informojn ĝis sabato la 2010.09.18 aparte ni sendas al Vi la aktualan Turisman Esperanto-Kalendaro por 2010/2011 – de septembro 2010 ĝis oktobro 2011.

Andrzej Grzębowski

Iru al la starta paĝo

Vai alla pagina iniziale