Ondo de Esperanto 

La itala Universaleta Kongreso en Linjano (Lignano)

Ĉio devas ŝanĝiĝi por ke ĉio restu sama. La ĉi-jara itala Esperanto-kongreso estas praktika apliko de ĉi tiu frazo el la itala romano “La leopardo”. La senco de tiu frazo en ĝia kunteksto estas, ke en difinitaj momentoj ĉio devas renoviĝi,por povi pludaŭri en la novaj sociaj kondiĉoj. La itala nacia kongreso de Esperanto havis siajn ekzistoproblemojn, kiel la kongresoj de aliaj eŭropaj landaj asocioj. En la 100 jaroj de ekzisto de nia Federacio, la plej bona periodo por la naciaj kongresoj estis la 50-aj kaj 60-aj jaroj.

Intertempe ĉio ŝanĝiĝis ĉirkaŭ ni. La vivo-ritmo iĝis pli freneza, pro kio malfacile homoj povas dediĉi tutan semajnon al Esperanto-kongreso. Tion pruvas cetere la evoluo de kongresoj ankaŭ en Germanujo, Francujo, Nederlando, ktp. Ili reduktiĝis al kelkaj tagoj (iom pli longa semajn-fino) kaj foje eĉ al nur unu posttagmeza Ĝenerala Asembleo. Ankaŭ la itala kongreso en la lastaj jaroj emis reduktiĝi al 4 tagoj. 5 tagoj estis jam la escepto, dum multaj kongresanoj ĉeestis nur la sabaton kaj la dimanĉon.

La ekonomia situacio, se ni devas fidi je la statistikoj, pliboniĝis daŭre dum la lastaj 50 jaroj. Malgraŭ tio la persona percepto de la homoj estas, ke nun ĉio estas pli multekosta kaj pli malfacile akirebla. Se nun familio devus veni al Linjano el Romo per la vagonaro kaj resti tie dum unu semajno en hotelo, la elspezoj iĝus neelteneblaj aŭ almenaŭ sufiĉe pezaj por mezklasa familio. Eble pro tio ankaŭ homoj, kiuj ne plu estas junaj, serĉas solvojn junularajn, kaj la aranĝoj de nia junulara sekcio iĝas ĉiam pli popularaj. La lastatempa ĝenerala krizo estas nur unu plia faktoro. 6 italoj je 10, ree laŭ la statistikoj, ne ferias ĉi-jare. Inter ili certe estos ankaŭ esperantistoj.

La entuziasmo pri la baldaŭa fina venko malpliiĝis samtempe kun la falo de la idearoj pri finaj venkoj en pli ĝeneralaj kampoj. Socialismo mortis kaj kapitalismo ne fartas tro bone. Nun restas la espero eviti la malaperon de la planedo. Samtempe kun la falo de tiuj "mesiaj" esperoj ankaŭ la fido je la triumfo de la bonuloj (esperantistoj) kontraŭ la malbonuloj (favorantoj de imperiaj lingvoj) malpliiĝis. Finfine nur en filmoj ĉiam gajnas bonuloj.

Ĉi tiu estas problemo pli ĝenerala kaj pli grava. La emo resti izolita kaj pensi nur pri propraj aferoj estas pli kaj pli ĝenerala, kaj pli kaj pli ofte oni ekscias pri ekzisto de esperantistoj, kiuj ne volas paroli kun aliaj vivantaj homoj sed nur kun sia komputilo. Tiuj certe ne venas al kongresoj.

Sed, kiel antikvuloj bone sciis, nenio vere mortas en la mondo sen samtempa naskiĝo de io nova. La nova mondo konsentas pli amasan lernadon de Esperanto ol iam ajn antaŭe en la historio. La kvanto da homoj, kiuj lernas nun Esperanton per la reto, estas impresa. Evidente ili ne plu sentas emocian ligon al sia loka instruisto kaj loka grupo, por ne paroli pri sia landa asocio. Ili principe ne emas veni al kongresoj, sed se oni informas ilin kaj insistetas, ili foje venas, kaj ĉi tiu ĉijara kongreso pruvis tion

Al la itala Kongreso en Lignano, apud Venecio, aliĝis 332 kongresanoj el 37 landoj, tamen kelkaj neeŭropanoj ne atingis la kongresejon ĉar ili ne sukcesis ricevi la vizon. La LKK, landa kongresa komitato, konsistis el Renato Corsetti, Bruĉjo Kasini, Laura Brazzabeni, Nicola Minnaja kaj Boris Mandirola. Vi komprenas el tio, ke la kongreso okazis en urbo sen Esperanto-grupo.

La kultura programo havis koncertojn de Jean-Marc Leclerc, alinome JoMo, Mikaelo Bronŝtejn, Georgo Handzlik, Amir de la grupo EspoDespo, Ĵomart kaj Nataŝa. Tuttagaj ekskursoj estis al Venecio, Treviso kaj Triesta Karsto. Prelegoj estis de Davide Astori, pri lingistiko kaj Esperanto kaj pri homaranismo, de Katalin Kováts,pri instruado, de Zlatko Tiŝljar, pri eŭropa identeco, kaj de multaj aliaj. Grazina Opulskiene kaj Anna Löwenstein gvidis perfektigan kaj enkondukan kursojn de Esperanto per la rekta metodo laŭ Andreo Cseh.

Partoprenis la kursojn ankaŭ 9 junaj homoj, kiuj ricevis stipendion de Itala Esperanto-Federacio, por ĉeesti la kongreson. Tio estas grava novaĵo. Temas pri la klopodo kunmeti la lernantojn retajn kun la normalaj esperantistoj. Pro la ĉeesto de multaj gejunuloj de la Italal Esperantista Junularo la afero sukcesis.

Michael Boris Mandirola organizis ĉiuvesperan kaj noktan interesan programmo ĉefe por gejunuloj kun muzikado, dancado, ludado,gustumadoj de produktoj de la regiono kaj de la tuta Italujo kiel vinoj, fromaĝoj, dolĉaĵoj. La strandoj kaj plaĝoj apud kongresejo estis abunde uzataj por banado kaj sunbrunigado.

Apartaĵo de la ĉi-jara kongreso estis ankaŭ la KER-ekzamenoj kaj la KER-seminario, kiun mendis por siaj membroj la Itala Esperanto-Instituto. KER, kompreneble, estas mallongigo por Komuna Eŭropa Referenc-kadro rilate al lingvoinstruado kaj ekzamenado. Gvidis ĝin katalin Kováts kaj partoprenis ĝin ankaŭ la direktoro de la franca instituto. Dum la seminario la reprezentantoj komparis siajn landajn sistemojn kaj analizis la novan eŭropan. Oni alvenis al la konkludo, ke en la estonteco la KER-ekzamenoj havu la rolon testi lingvajn kapablojn kaj doni ŝtatnivele kaj ekstermovade utiligeblajn atestilojn, dume la movadaj ekzamenoj (landaj kaj tiu de UEA-ILEI) celu kompletigi la sistemon per movadaj kaj kultraj partoj. Ili fariĝas kvazaŭ daŭrigoj de la KER-ekzamenoj, kies diplomon estus utile enkalkuli je la koncernaj niveloj kaj je peto de kandidatoj ebligi anstaŭigi per la KER-atestiloj la lingvan parton de la nacilingvaj ekzamenoj.

Dum la itala seminario en Lignano submetiĝis al la ekzamenoj 10 membroj, inter ili la tuta estraro de la Itala Instituto, kompletigante la teoriajn studojn per vera praktika mezuriĝo kun celo proprahaŭte akriri ekzamenspertojn.

Nun ek al la venontjare kongreso. Aliĝoj estis jam akceptataj por la 78a Itala Kongreso, okazonta la 20an ĝis la 26an de Aŭgusto 2011, en Torino, unua ĉefurbo de la unuiĝinta Italujo.

Renato Corsetti

Iru al la starta paĝo

Vai alla pagina iniziale