Amir - EspoDespo 


 

Espo Despo estas internacia muzikgrupo kiu faras kaj ludas proprajn ritmajn, ofte dancigajn kaj orelfrapajn kantojn kun tekstoj originale verkitaj en Esperanto. Espo Despo, aŭ foje skribita kiel unu vorto – EspoDespo, estas fondita en Kopenhago fine de la jaro 2005, kiel la bando kiu daŭrigas la tradicion de la antaŭa Esperanto Desperado.

La bando havas sian bazon en Kopenhago, Danio, sed la membroj fakte havas bosnan, francan kaj usonan devenon. La muzikon plejparte verkas AmoDeL'Iro - Amir Hadziahmetovic (Amir Haĉiahmetoviĉ), la gitaristo kaj kantisto de la bando.

Grandan parton de komputilado, aranĝado kaj produktado faras Karlito - Karl Maybach (Karl Mejbak) kiu samtempe estas basisto, klavaristo, kaj trombonisto de Espo Despo. Tria fondinto, Lorenco - Laurent Fricault (Loran Friko), bonega poliritmisto kaj specialisto pri afrikaj ritmoj, same bone mastrumas drumojn kaj perkutilojn.

La lasta despoano estas Thomas Petruso, uson-devena perkutilisto, kiu unue gastis sur la albumo, kaj nuntempe regule ekzercas kaj koncertas kun la bando.


… Karl, Laurent, Amir - La fondintoj de nova Espo Despo
 

Koncerto
 Merkredo la 25a, je la 21h30

 

 

Vai alla pagina iniziale

Iru al la starta paĝo