Anna Lowenstein
![]() |
Enkonduko al Esperanto Lundo la 23a, je la 09h00-13h00 kaj 16h00-20h00 Mardo la 24a, je la 09h00-13h00 Ĵaŭdo la 26a, je la 09h00-13h00 kaj 16h00-20h00 Vendredo la 27a, je la 09h00-13h00 kaj 16h00-20h00 Anna Lowenstein estas britino loĝanta en Italujo ekde 1981. Ŝi estas verkisto kaj ĵurnalisto, konata ĉefe pro siaj du historiaj romanoj "La ŝtona urbo" kaj "Morto de artisto". Ŝi estas aktiva membro de la Esperanto-grupo en Romo, kie ŝi nun okupiĝas pri la programo, sed pli frue dum pluraj jaroj instruis kursojn por komencantoj per la Cseh-metodo. Ŝi ankaŭ instruas kurson por progresintoj en la virtuala mondo Dua Vivo. Krome ŝi estas la fondinto kaj organizanto de la Movada Foiro, kiu nun fariĝis regula programero dum la Universalaj Kongresoj. Jam de kelkaj jaroj la elementa kurso de Esperanto dum la Itala Kongreso estas unu el ŝiaj zorgoj. |