Mikaelo Bronŝtejn
![]() |
Mikaelo Bronŝtejn naskiĝis en 1949, en Ukrainujo, studis en Rusujo. La studoj havis du diversajn direktojn: elektro kaj ĵurnalista metio. En 1972 li finis siajn studojn kaj diplomiĝis pri ambaŭ. Tamen li estis aktive kunlaboranta en gazetaro nur en junaĝo, do la ĵurnalista diplomo restis preskaŭ neuzita. Kiel inĝeniero pri elektro li laboris en diversaj postenoj en la urbo Tiĥvin, apud Sankta Peterburgo (Leningrado), ankaŭ en la urbo Vorkuta, trans Polusa Cirklo. Ekde 1990, reveninte al Tiĥvin, havis oficon kiel dungita direktoro de plastvara uzino, poste kaj ĝis nun – la saman postenon en la firmao, konstruanta lignajn vilaojn. |
|
Koncerto |
![]() |