Johan Derks
 

Johan Derks (Nederlando, 1940) studis matematikon. Li instruis dum kvar jaroj en Afriko, anglalingve kaj franclingve, poste en Nederlando.
Kiel knabo li lernigis al si la IL. 54-jara li reaktiviĝis en la Esperanto-movado. En 2002 li surprenis estrarajn funkciojn en Eŭropa Esperanto-Unio, sed eksiĝis pro disopinio.
Li ĝenerale aliras la problemojn kaj defiojn de la Esperanto-movado en scienca maniero kaj tiel studis aspektojn de socilingvistiko, lingva politiko, fonetiko kaj lingviko. Li kunestras retdiskutliston pri 'Tutmondeca Esperanto' kaj landonomoj. Kun sia edzino Johan faris sukcesplenan instruviziton en 2009 al Burundo.
Tiu sperto konsciigis lin pri la neceso kompreni la Afrikan esperantismon kaj esti solidara kun ĝi.  Li ŝatas kunlaboradon de esperantismo kun ne-esperantistaj movadoj.
Kiel komitatano ekde 2006 li agis por proceduroj en la Komitato, kiuj ebligas havi tujan influon al agado de UEA.

Prelego
 Vendredo la 27a, je la 12h00

Esperanto, eduka projekto en Afriko

Ni, Johan kaj Svetlana, havis la privilegion esti en la fronto de progresigado de la Esperanto-movado en Burundo. Volonte ni rakontos pri nia vojaĝo kaj montros bildojn.
Kelkaj faktoj pri Orienta Afriko
2008: 40 kluboj en Burundo
2009: Januaro: Milanović Svetlana kaj Derks Johan instruas al 150 lernantoj en Rumonge, Burundo. Granda plimulto ricevas atestilon. Septembro: 52 kluboj en Burundo, danke al fervora agado por Esperanto de la gvidantoj de Association Nationale d'Espéranto au Burundi (ANEB)
2010: Januaro: TAKE (Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistoj) donacas 1600 eŭrojn por helpi ANEB aĉeti grundon por planti 180 fruktarbojn. La grundo estas respondecigita al gepatroj de esperantistoj. La fruktoj el la grundo estos senditaj al lernejoj aŭ orfejoj kaj tio estos propagando por esperanto. Majo: Costantin preparas vojaĝon de Jérémie al Nandi Hills, Kenjo, por tie instrui. Partoprenas 9 personoj, kiuj lernis la lingvon perkoresponde, sed malofte renkontis esperantistojn por uzi la lingvon. Julio: En la Universtato de Mwanza, Tanzanio, Profesoro Nicas Nibengo komencis lerni Esperanton, li esperas fondi grupon de esperantostudantoj. Aŭgusto, 21-28a: Seminario en provinco Bubanza de Burundo. Estas 90 enskribiĝoj de junuloj kiuj sekvis pasintjare la kurson "Gerda malaperis". Espereble ni povos kontakti ilin per skajpo por saluti kaj bondeziri. Estas klare ke en Afriko oni ne lernas Esperanto kiel por hobio aŭ por turismi.

Kiun rolon ludas la sopiro al edukado? al ekkono de la mondo? al lingvo kiu promesas pacon?

 

Prelego
 Vendredo la 27a, je la 15h30

Kiel diveni landonomon?

La Akademio de Esperanto en sia nova listo de rekomendataj landonomoj el majo 2009a estis sufiĉe severa:
1. La dukategoria sistemo de landonomoj restis, kompreneble.
2. Strangaj finighoj kiel -istano ne estas akceptataj
3. -io kiel derivilo de ĉefurbo, lago aŭ rivero estis subpremita
4. -ujo kaj -io restis kiel antaŭe
Sed ĉu tio harmonias kun la 15a regulo de la Gramatiko de Esperanto?
Ĉu ni devas timi diskriminacion en Italujo kontraŭ ne-italoj, kontraŭe al Italio?
Kiun gramatikan dangheron reprezentas -io ?

 

     

Vai alla pagina iniziale

Iru al la starta paĝo