Roman Dobrzyński
![]() |
Roman Dobrzyński, naskiĝinta en 1937, estas pola esperantisto, honora membro de UEA ekde 2005. Dobrzyński esperantistiĝis en 1955. Li magistriĝis pri juro kaj poste pri ĵurnalismo per tezo pri la Esperanta gazetaro. Kiel studento li aktivis en la Esperanto-movado per verkado, redaktado kaj instruado, kaj kiel estrarano de Pola Esperanto-Junularo. Li estis vicprezidanto de TEJO 1966-1968 kaj redaktoro de Kontakto 1968-70. De 1973 ĝis 2003 li laboris kiel ĵurnalisto de Pola Televido kaj en tiu rolo multfoje traktis Esperanto-rilatajn temojn, farante ankaŭ filmojn pri Esperanto, ekz. Bona Espero (1984). En 1995 li esperantigis la televidan lingvokurson de BBC: Mazi en Gondolando. Dobrzyński estis membro de LKK de la ĝis nun plej granda UK, en Varsovio 1987. Li estas membro de UEA ekde 1961 kaj estis komitatano kaj vicprezidanto de UEA 1989-92. Li kontribuis al la establo de Fondumo Zamenhof kaj estis ĝia unua prezidanto. En 2003 aperis lia pollingva libro Ulica Zamenhofa kun interparoloj kun d-ro Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof. Tradukoj aperis ne nur en Esperanto (La Zamenhof-Strato, 1-a eldono 2003, 2-a eldono 2005), sed ankaŭ en pluraj naciaj lingvoj. Inter 2007 kaj 2008 li kunverkis libron pri Bona Espero. Ĝi aperis en 2008 dum la Universala Kongreso en Roterdamo. Dobrzyński daŭre aktivas per filmraportoj pri Esperanto-aranĝoj, ekz. Sieĝoj de Malborko (2004). |
|
Prelego, kun filmo
La fame konata pola komponisto Fryderyk Chopin estis probable la unua pola turisto en Majorko, kie li pasigis la vintron inter
1838 kaj 1839 kun sia amatino, la franca verkistino konata sub la plum-nomo George Sand. Estas ankoraŭ videbla en vilaĝo Valldemossa
la eks-monaĥejo, kie la komponisto okupis unu ĉelon, tamen du muzeoj memore al Chopin estas en du malsamaj ĉeloj, ambaŭ asertantaj,
ke la majstro loĝis tie, kaj tie verkis almenaŭ ok el siaj “preludoj”. En Majorko George Sand finverkis la romanon “Spiridiono”,
kaj post la reveno al Francujo en sia “La vintro en Majorko” ŝi profetis, ke Majorko povos iĝi plezura feri-loko por Eŭropanoj. |