Georgo Handzlik 
  Koncerto
 Ĵaŭdo la 26a, je la 21h30
Georgo Handzlik - La Bardo sen Barbo - poeto, tradukisto, dramverkisto, esperanta instruisto. Kun akompano de la gitaro li prezentas ĉefe proprajn kantoj sur scenejoj de Esperantujo.
En siaj kantoj Handzlik adoras Ludovikon kaj mokas klubestron, kiu hontas porti la stelon, rakontas pri kongresa amo kaj amikeco kiu daŭras dum jaroj kaj funkcias malgraŭ la landlimoj. Noblaj kaj ridindaj tipoj de esperantistoj aperas dum la reĉitalo kvazaŭ en teatra spektaklo: enamiĝinta gastigantino de Pasporta servo, eternaj komencantoj... .
Georgo Handzlik kantis dum la plej grandaj movadaj kongresoj kaj en etaj kluboj rande de la mondo. Li kutimas diri: «Mi verkas tekstojn en Esperanto, por esperantistoj kaj pri esperantistoj. Ni kreis nian propran kulturon kaj mi funkcias en ĝi. Eksteruloj ne komprenos eĉ tradukojn.»
 

Ludoviko – Lazaro
Monodrama spektaklo de Georgo Handzlik
 Mardo la 24a, je la 14h30

Tuta domo jam dormas, nur Ludoviko en sia kabineto, tradukas, rememoras, preparas medikamenton por… tion vi ekscios en la lasta sceno. Sed, antaŭ tio, vi aŭdos fascinan rakonton pri Bjalistokaj jaroj, pri Varsovio kaj Moskvo. Vi ekscios kiel naskiĝis la unua vorto de Esperanto, kion oni malpermesis al aŭtoro de Esperanto diri dum la Bulonja Kongreso kaj kial li portis surduton.
Mondmilito, memmortiĝo, tragedia amhistorio. Perditaj valizoj, spionaj kaj nespionaj pseŭdonimoj. Kaj en la maltrankfilaj jaroj Homo kiu malgraŭ prudento de la tuta mondo realigas sian knabecan revon. Vi mem juĝos, ĉu li estis polo, eble ruso aŭ… Kia kuracisto li estis kaj kia homo? Ĉu ni similas al samtempuloj de Zamenhof? Kion instruis al ni la dudeka jarcento?

Aŭtoro: Georgo Handzlik
Aktoras: Georgo Handzlik

 

Vai alla pagina iniziale

Iru al la starta paĝo