Gražina Opulskienė
![]() |
Perfektiga kurso de Esperanto Lundo la 23a, je la 09h00-12h00 kaj 16h00-19h00 Mardo la 24a, je la 09h00-12h00 Ĵaŭdo la 26a, je la 09h00-12h00 kaj 16h00-19h00 Vendredo la 27a, je la 09h00-12h00 kaj 16h00-19h00 Gražina Opulskienė estas Cseh-instruistino kaj instruas Esperanton en gimnazio por gejunuloj. Laŭ profesio Gražina estas inĝeniero, sed ekde 1994 ŝi laboras kiel bibliotekistino en gimnazio de sia naskiĝurbo Mažeikiai, en Litovio. Uzante rektan metodon ŝi plurfoje gvidis diversgradajn kursojn en internaciaj aranĝoj. Krom instruado Gražina aktivas en agado de Litova Esperanto Asocio kaj SAT. |