Ĵomart kaj Nataŝa + Carina 
 

Ĵomart kaj Nataŝa estas artista duopo, kiu devenas de Kazaĥujo, sed loĝas ekde la komenco de la 90-aj jaroj en Stokholmo, Svedujo.
Ili komencis kanti duope kaj koncerti de la jaro 1987 kaj ĝis nun koncertis dum pluraj UKj kaj IJKj, diversaj landaj kongresoj, e-festivaloj (IF, IJF, KEF, Arkones) kaj aliaj e-aranĝoj (IS, IJS, NR,...). La paro ankaŭ havis turneojn en Germanujo (1990) kaj en Francujo kune kun filino Carina (2004).
En la tekstoj Ĵomart traktas tion kio tuŝis lin kaj kion li volas rakonti. La intenco estas, ke la aŭskultanto sentu la esencon de kanto.
Lastatempe la paro kantas kun sia 14-jara filino, Carina. Carina havas plurajn proprajn kantojn kaj ankaŭ propran KDn ”Carina kantas por vi en Esperanto”.

Koncerto
 Mardo la 24a, je la 21h30

Ĵ&N eldonis en la somero 2009a novan KDn ”ĴomArtaĵoj – la ruĝa albumo”. La KD enhavas la plej bonajn malnovajn kantojn kun nova muzika aranĝo. Inter la 12 titoloj estas interalie ”Somera mondo”, ”Fervojbileton mi aĉetos”, ”Nia trajno”, ”Delonge”, ”Kiam mi restas sola” ktp…
Aŭskultu volonte pecojn de KD-kantoj ĉe http://jomart.ipernity.com
Ĵ&N+C kun granda ĝojo koncertos por vi dum la itala kongreso en Lignano Sabbiadoro.
Bonvenon al ilia koncerto!

   

Vai alla pagina iniziale

Iru al la starta paĝo