JoMo
|
|
![]() |
|
Koncerto Sabato la 21a, je la 21h30 JoMo (nacia nomo: Jean-Marc Leclercq), naskiĝinta la 10-an de oktobro 1961, estas franca kantisto kaj esperantisto. Li venas de Liono, sed nun loĝas en Tuluzo. Li iam estis kantisto de la grupo Les Rosemary’s Babies (La Rozmariaj Beboj) kiu eldonis du KDojn ĉe la franca diskeldonisto Boucherie et Willins Production kaj kies urĝa enscenigo leviĝis al ekstreme varmaj koncertoj tra tuta Eŭropo, el kiuj pli ol ducent estas nur en la franca. Li montras rimarkeblan progreson al lingvodiverseco pere de muziko. Li havas tradician kaj rokan kantrepertuaron en 26 lingvoj, interalie Esperanto. Per tio li eniris la Guiness-libron pri rekordoj. |