Katalin Kováts 

Katalin Kováts estas hungara matematikisto, lingvisto, metodologo kaj esperantisto.
Ŝi havis postenon en hungara universitatranga katedro de aplikata lingvistiko, kie inter aliaj ankaŭ interlingvistiko estas la baza studobjekto por estontaj lingvistoj. En sia doktora disertacio ŝi analizis la propedeŭtikan valoron de Esperanto. Krom doni teoriajn lekciojn, ŝi ankaŭ trejnis lingvoinstruistojn pri metodologio. Siajn spertojn ŝi aktive uzas en la plibonigo de Esperanto-instruado.
Ŝi gvidis multajn Esperanto-kursojn kaj metodikajn seminariojn dise en la mondo (antaŭe kiel Katalin Smidéliusz), kaj nuntempe ŝi okupiĝas pri la redaktado kaj gvidado de la porinstruista ttt-ejo http://www.edukado.net. Ŝi estas kunlaboranto de la gazeto Monato ekde 1994 kaj estis vicredaktoro de Internacia Pedagogia Revuo (IPR).
Ŝiaj plej konataj verkoj estas: «Ĉu vi aŭdis, ke....» (komprenekzercoj kun sonmaterialo), «Poŝamiko, Manlibro pri instruado de Esperanto» (red) kaj memorlibro titolita «Omaĝe al Andreo Cseh».
Ŝi estas patrino de tri gefiloj, el kiuj Petra Smidéliusz estas aktiva esperantisto kaj instruisto kaj Marteno (8-jara) estas kvarlingvulo kiu parolas bone ankaŭ Esperanton. Katalin kun sia franca edzo Sylvain Lelarge kaj Marteno loĝas nun en Nederlando.
 
Seminario A
De nivelo al nivelo laŭ la Eŭropa referenckadro
 Dimanĉo la 22a, 14h30 - komuna prezento
 Lundo la 23a, 09h00-12h00
 Mardo la 24a, 09h00-12h00
 Ĵaŭdo la 26a, 09h00-12h00 kaj 16h00-19h00
 Vendredo la 27a, 09h00-12h00 kaj 16h00-19h00

Dum la Itala Kongreso ŝi gvidas la Seminarion A pri Didaktiko.
Ŝi jam ĉeestis la Italan Kongreson 2007 en Pisa, kiam ŝi gvidis Kurson de Esperanto.

Kun la titolo “De nivelo al nivelo laŭ la Eŭropa referenckadro” ni lanĉos seminarion por Esperanto-instruantoj kaj progresantoj, interesiĝantaj pri testado kaj taksado de Esperanto-konoj, pri ekzamenoj kaj kompilado de laŭŝtupaj lernmaterialoj. La seminarion gvidas D-ino Katalin Kováts, redaktoro de www.edukado.net <http://www.edukado.net/>, gvidanto de la Referenckadra projekto kaj de la ekzamenkomisiono de UEA.

Kadre de la seminario okazos detala analizo de la 6 niveloj de la referenckadro kaj praktikaj laboroj kun la celo testi ankaŭ  la enlandan ekzamensistemon kaj trovi manieron adapti ĝin laŭ la novaj normoj de la Konsilio de Eŭropo.

La seminarianoj ricevos preparon ankaŭ al la KER-ekzamenoj, povos elprovi gxin, eĉ krei mem la plej ‘tiklajn’ ekzamenpartojn.

Konsilata literaturo:

Konsilio de Europo - HAVEMAN, Roel (trad.): Komuna Europa Referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado <http://www.edukado.net/katalogo/20599> , ISBN: 978 92 9017 100 3

KÓRÓDY, Zs. � KOVÁCS, M. � SALOMONNÉ CSÍSZÁR, P. - SZABÓ, L.: Esperanto de nivelo al nivelo <http://www.edukado.net/katalogo/22596> , ISBN: 978-963-248-040-6.

Prelego
Kiel laborus hodiaŭ Andreo Cseh?
 Dimanĉo la 22a, je la 18h30

Moderna aliro al malnovaj ideoj kaj rezultoj.

 
Vai alla pagina iniziale

Iru al la starta paĝo