Nina Danylyuk
![]() |
Nina Danylyuk estas docento el Ukrainujo. Fininte la Kijivan ŝtatan universitaton, ŝi defendis la disertacian laboraĵon laŭ fako “ukraina lingvo” kaj ricevis sciencan gradon. Nun ŝi estas docento de la katedro pri ukraina lingvo de Volinia nacia universitato nome de Lesja Ukrainka. Ŝiaj sciencaj interesoj: etnolingvistiko, interlingvistiko, kompara lingvistiko. Ŝi estas membro de la Esperanto-klubo “Arbara kanto” en la urbo Lucjk, membro de UkrEA kaj UEA, estro de ukraina sekcio de ILEI. |
|
Prelego
La prelego estas dediĉita al ĉefaj grupoj de la simboloj en la ukrainaj popolaj
kantoj: arketipaj, astraj, kreskaĵaj, ornitologiaj. Ili estas la parto de la
etna lingva bildo de la mondo, kiu dependas de la tradicia pensmaniero de
ukrainoj. |