Tatjana Auderskaja 
  Tatjana Aŭderskaja naskiĝis kaj loĝas en Odessa. Studis biologion en Odesa Ŝtata Universitato. Nun laboras en Odesa Zoologia Ĝardeno. En 2003 ricevis diplomon de profesia Esperanto-instruisto (IEI). Ekde 1991 instruas Esperanton kaj gvidas odesan junularan Esperanto-klubon “Verdajxo”, kiu havas tri agaddirektojn: Esperanto, naturekkono kaj Intelektaj Ludoj. Ekde 1999 organizas ĉiujare 2 naturekkonajn okazaĵojn por esperantista junularo: Kristnaskan Birdokalkulon kaj ekspedicion “Dnestro”; kaj 2 pure esperantajn: “Aprilaj ridetoj” kaj “Zamenhofaj Tagoj apud Zamenhofa monumento”.
Partoprenis internaciajn esperantistajn ekspediciojn laŭ la rivero Dnestro ekde 1986; estis unu el fondintoj de la urba Ekologia klubo en Odessa en 1987. Ano de Odesa filio de Ekologia Centro de Ukrainio; volontulo de Tutmonda Fondaĵo de Sovaĝa Naturo (WWF), Ukrainia branĉo.
Ekde 1996 partoprenas movadon de Intelektaj Ludoj; organizis IL dum Junulara Programo de UK-86 en Zagrebo. Gvidas rubrukojn de IL en Rusa Esperanto-Gazeto kaj en La Ondo de Esperanto. En 2005 okazigis internacian retan IL por esperantistaj teamoj kaj kreis ttt-ejon: http://www.ludoj.narod.ru
Havas publikaĵojn beletrajn (tradukoj el rusa poezio, originala fantasto, parodioj) kaj priesperantajn artikolojn en papera kaj reta formo, inkl. artikolojn en la rusa lingvo en la plej prestiĝa rusa revuo “Nauka i jxizn” (Scienco kaj vivo). Estas aŭtoro de la tekstoj de du prinaturaj videofilmoj en Esperanto: “La sovaĝa vivo de sudaj kanejoj” kaj “La perloj de Ĉenigramarujo”, kaj ankaŭ de ruslingva filmo “Esperanto signifas 'Tiu, kiu esperas'”, kreitaj de la klubo “Verdaĵo" kunlabore kun profesia filmisto.
Ekde 2001 okazigas en Odessa Lingvajn Festivalojn (en 2001, 1003, 1005 kaj 2008).

Prelego P2
 Lundo la 23a, je la 12h00

"Odesaj katakomboj"
sekvos filmoj (en Esperanto)
pri vidindaĵoj en la Odesa regiono

La Prelego temas pri odesaj katakomboj; ambaŭ esperantlingvaj filmoj temas pri naturo de lokoj apud Odessa, do Nord-Okcidenta Ĉenigramarujo; en unu el ili pli ol duono estas dediĉita al vidindaĵoj de Odessa kaj agado de junulara Esperanto-klubo "Verdaĵo". La ruslingva filmo temas pri Esperanto kaj Zamenhof kaj estas dediĉita al 150-jariĝo de Ludoviko.
 

  Intelektaj ludoj
 Nokta kultura ŝanco
 Dimanĉo la 22a, je la 23h00
 Lundo la 23a, je la 23h00
 Mardo la 24a, je la 23h00
 Ĵaŭdo la 26a, je la 23h00
 Vendredo la 27a, je la 23h00

La «Intelektaj Ludoj» de Tatjana estas jam famaj en la movado.
Komentoj pri ili aperis en multaj famaj internaciaj Esperanto-revuoj, kaj nun, vi povos ilin ĝui persone.

Vai alla pagina iniziale

Iru al la starta paĝo