Tereza Kapista 
  Ĉi jare mi festos la 80an naskiĝtagon. Mi esperantistiĝis post pensiiĝo, do post 55a jaraĝo. Mi estis juristo kaj finis ankaŭ Pedagogian pli altan lernejon. Ekde 1987 mi jam gvidas Cseh-metodajn kursojn en multegaj landoj (mi faris ekzamenon ĉe IEI en Hago). Mi estis en 54 landoj sur ĉiuj kontinentoj, kaj sur ĉiuj kontinentoj mi gvidis kursojn.
Mi tradukas librojn kaj al Esperanto serben kaj inverse. Mi ankaŭ okupuĝis pri eldonado de libroj, ĝis kiam ne okazis la bombardado de mia lando en 1999 kiam ekonomia krizo jam ne plu ebligis tion. Mi verkis du originalajn librojn en Esperanto en Irano kaj en Burundo, ilustritajn kun multaj bildoj.
Entute mi gvidis ĉ. 150 kursojn kaj prelegis pli ol 300 fojoj helpe de lumbildoj (mi havas pli ol 2000) pri miaj vojaĝoj, propagante tiamaniere Esperanton.
Mi estas Komitatano A ĉe UEA. Partoprenis 12 UK-jn, 16 IFEF Kongresojn. 6 SAT kongresojn kaj organizis la kongreson de SAT en Beogrado. Same estis en multaj landaj kongresoj.
Mi estas vicprezidanto de Fervojista asocio en Beogrado, kaj aktiva instruisto ĉe IEI. Mi ellaboris kurs-materialon por Cseh-metodo sur KD, kaj faris la serban version de la lernolibro "Rektmetodo" de Stano Marcxek.

Prelego
 Vendredo la 27a, je la 14h30

Bumerango

La preleganto, per personoj spertoj en la propra familio, montras, ke la rajto, uzi en la lernejo la propran gepatran lingvon, povas pruviĝi malavantaĝo en la laborvivo, se tiu lingvo ne estas la oficiala lingvo de la lando, kie oni loĝas kaj intencas plue vivi kaj labori, utiligante la konojn akiritajn en la lernejo.

   

Vai alla pagina iniziale

Iru al la starta paĝo