Irena Urbańska 
 

Irena Urbańska finis studojn en la krakova Muzika Altlernejo (nun Muzika Akademio) en la klaso de solo-kanto. Kiel solistino ŝi prezentiĝis multfoje en Italio, Francujo, Germanio, Svislando, Usono kaj Kanado. En 1993 ŝi fondis la propran grupon Irena Urbańska kaj Klezmeroj. Ili prezentis pli ol 1000 koncertojn en la tuta Polujo kaj aliaj landoj. Ĉie ili ĝuadis aplaŭdon de la ravita publiko kaj grandan rekonon de muzikaj kritikistoj. Ŝi aperigis dekkelkajn diskojn kun la tradicia klezmera muziko (Ĥanuke, Ŝabes, Purim, Juda Edziĝfesto, Judaj Amkantoj, Judaj Lulkantoj, Bubliĉki, Judaj Kantoj de Mordeĥaj Gebirtig). De jaroj Irena Urbańska aktivas kiel pedagogo en la krakovaj Muzika Akademio (en la klaso de voĉo-ekzerco) kaj Aktora-Kantista Lernejo (en la klaso de solo-kanto).

Koncerto
 Dimanĉo la 22a, je la 21h30
Dum la koncerto akompanas ŝin Lesław Lic - komponisto kaj aranĝisto. Li ludas majstre fortepianon, klarneton kaj saksofonon. En la filmo de Steven Spielberg La listo de Schindler li ludis la rolon de pianisto.
En la koncerto Kantoj de juda ŝtetlo Irena Urbańska kun Lesław Lic prezentos dudek tradiciajn judajn kantojn kaj melodiojn. Precipe rimarkindas, ke ŝi kantos en Esperanto kvar famajn kantojn de la juda bardo, krakovano Mordeĥaj Gebirtig (1877-1942) La kanto pri la ora lando (Dos lidl fun goldenem land), La infanaj jaroj (Kinder-jorn), Mia jubileo (Majn jovl), Hej, artistoj (Hej, klezmorim) – en la majstra traduko de Mikaelo Bronŝtejn) kaj internacie konatan Rebeka (tradukitan de Lidia Ligęza).
Kun Irena Urbańska oni migros en la mondon de la judaj urbetoj, kiuj ne plu ekzistas.

 

Vai alla pagina iniziale

Iru al la starta paĝo