Zlatko Tišljar 

Zlatko Tišljar naskiĝis en 1945 en Zagrebo, Kroatujo, kaj esperantiĝis en 1962 en Studenta Esperanto-klubo de Zagrebo. Li gvidis pli ol 100 Esperanto-kursojn.
Prezidanto de Jugoslavia Junulara Esperantista Asocio de 1968 ĝis 1977 kaj membro de la komitato de TEJO. En 1972 li iniciatis kaj fondis entreprenon Internacia Kultura Servo en Zagrebo, kiun li direktoris ĝis 1991. IKS evoluis al entrepreno kun 10 enpostenigitoj kun signifa eldona agado, kun  ĉiujara profesia Pupteatra Internacia Festivalo (PIF), kun organizado de sciencaj simpozioj, teatraj festivaloj, seminarioj. Ĝi evoluigis ankaŭ la Zagreban Metodon instrui Esperanton, kies lernolibro aperis jam en 32 lingvoj.
Li estis membro de UEA-komitato de 1979 ĝis 1998. Ekde 1992 li loĝas en Maribor (Slovenio), kie li fondis entreprenon Inter-kulturo, kiu interalie organizis SAT-kongreson, REFon, Alp-adrian konferencon, sciencajn simpoziojn, prelegseriojn, festivalojn (2 Pupteatrajn festivalojn en Klagenfurt kaj iniciatis la festivalon La Strada en Graz en kiu li organizis ankaŭ internacian simpozion «Internacia familio – utopio aŭ realeco» en 1994) kaj eldonis pli ol 30 librojn.
Li iniciatis fondon de Asocio por Eŭropa Konscio en 1996 kies sekretario li estas ankoraŭ nun. Ekde 2001 li laboras en Popoluniversitato de Maribor kaj okupiĝas pri eŭropaj projektoj en edukado kaj ekde 2009 li estas emerita. En 2000 li fondis Societon por Eŭropa Konscio en Zagrebo. Ekde 2005 li estas sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio. Li estis ankaŭ  prezidanto de organiza komitato de la 7a EEU-kongreso 2007 en Maribor.
Li tradukis kelkajn romanojn kaj novelarojn el la kroata kaj slovena literaturoj al Esperanto.
Li studis ĉe la Filozofia Fakultato en Zagrebo ĝeneralan lingvistikon kaj germanan lingvon kaj poste ĉe AIS kibernetikan pedagogion (li magistriĝis per diplomlaboro pri propedeŭtika valoro de Esperanto). Li verkis plurajn sciencajn verkojn pri lingvistiko kaj pedagogio. Liaj ĉefaj originalaj verkoj estas »Eŭropa ideologio«, «Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj», «Duobla spiralo» kaj «Eŭropo, vi baldaŭ mortos». Li verkis ankaŭ lernolibrojn (ĉefaŭtoris la bazan lernolibron laŭ la Zagreba Metodo), verkis  Instrukciaron por uzantoj de tiu metodo, B-lernolibron kaj du vortarojn (esperanto-kroatan kaj esperanto-slovenan).
Li multe vojaĝis kaj prelegis pri esperantaj kaj eŭropaj temoj.
Li partoprenis en pli ol dek projektoj financitaj de Eŭropa Unio, inter kiuj la Lingvan Festivalon li mem planis kaj gvidis. La Festivalo gajnis aron da eŭropaj premioj.
 
Seminario B
Lingvaj rajtoj en la Eŭropa multkultura socio
 Dimanĉo la 22a, 14h30 - komuna prezento
 Lundo la 23a, 09h00-12h00
 Mardo la 24a, 09h00-12h00
 Ĵaŭdo la 26a, 09h00-12h00 kaj 16h00-19h00
 Vendredo la 27a, 09h00-12h00 kaj 16h00-19h00


(resumo alvenos)
Festparolado
Kadre de la Oficiala Inaŭguro
 Dimanĉo la 22a, je la 10h00

Malcentrismo en kultura
kaj lingva politiko.

La baza principo de politika funkciado en EU estas principo de malcentrismo ("subsidiareco"). Mallonge dirite temas pri principo kontraŭa al centrismo. La fonto de suvereneco estas je malsupra nivelo, ne en la centro. La decidrajton havas unue la malsupra nivelo � do regiono. La regionoj decidas pri ĉio mem krom pri kampoj kiujn ili mem decidis fordoni al pli supra nivelo (la ŝtato). Sammaniere la ŝtatoj intertraktas pri parto de suvereneco, kiun ili transdonos al la pli supra nivelo (EU) kaj sub kiuj kondiĉoj.
Tiu principo devus esti aplikata ankaŭ al la demandoj de lingvo kaj identeco. Unue la suverenaj regionoj devus ordigi la identec-lingvan situacion en ĉiu regiono mem. Post traktadoj inter reprezentantoj de ĉiuj en la regiono loĝantaj popolgrupoj oni devus decidi kiu lingvo estos la ĉefa (uzata en ĉiuj lernejoj) kaj kiajn rolojn kaj rajtojn havos aliaj lingvoj. Post kiam ĉiuj interkonsentas kaj subskribas la interkonsenton estas la regiona nivelo ordigita. Neniu el la grupoj povos poste aserti ke iu devigis ilin pri tia sistemo.
En la posta fazo regionoj inter si traktas la  lingvo-identecan situacion en la nacia ŝtato. Kiu lingvo estos la ĉefa ŝtata lingvo kaj kiajn rolojn kaj rajtojn havos aliaj. Post interkonsento okazas la subskribo de la interkonsentdokumento pri lingvoj en la koncerna ŝtato. En la lasta fazo okazas traktadoj inter ŝtatoj pri la lingva situacio en EU � pri  komuna lingvo kaj rolo de la naciaj. Ĉar ja naciaj lingvoj estas neŭtralaj rilate la dialektojn, same iu neutrala lingvo devus transpreni la rolon de la komuna eŭropa lingvo, ke ĉiuj ŝtatoj povu akcepti ĝin kaj ke ĝi povu fariĝi identeca lingvo de EU.

 
Vai alla pagina iniziale

Iru al la starta paĝo